суббота, 6 августа 2016 г.

Bakterioj

Karbonata acido aŭ karbonoksida acido estas malforta acido H2CO3, troviĝanta en la naturaj akvoj. Kelkaj fontoakvoj enhavas multajn karbonatajn acidojn, kiuj larĝigas la haŭtajn kapilarojn tiel helpante la sangocirkuladon kaj la koran laboron.
Sublimado estas procezo dum kiu solidaĵo gasiĝas sen antaŭe fandi. Por sublimi, bezonataj specifaj premoj kaj temperaturoj devas esti. Ili devas sin trovi sub la triobla punkto, en la fazodiagramo.
Karbona duoksido (CO2) estas senkolora, senodora gaso, pli peza ol la aero. Likvigite, ĝi forte vaporiĝas kaj dumtempe detiras varmon el la ĉirkaŭaĵo, tiel ke ekestas blanka karbonduoksida neĝo (alia nomo: seka glacio). Tiu seka glacio vaporiĝas sen fandiĝo (sublimiĝas), tial ĝi estas bonega malvarmiga kaj konserviga materialo.
Terkarbo (aŭ pli simple karbo) estas plejparte minerala karbono, eltirata el la tera profundo por servi ĉefe kiel brulaĵo, kelkfoje ankaŭ kiel bazo por kemiaj procesoj. Kiam oni bruligas ĝin kiel energiofonton, liberiĝas karbona dioksido, kio kontribuas al la forceja efiko kaj tiel al la tervarmiĝo.

Torfo

rviuq   
Torfo estas spongeca substanco, samnatura kiel karbo, estiĝanta en marĉoj pro malkomponiĝo de vegetaĵoj, loke uzata kiel bruligaĵo. La ĉef-specioj estas sfagnoj.

Marĉo

rviuq   
Marĉo ekestas, se en malsekaj terenoj akumuliĝas plantorestoj, kiuj pro manko de oksigeno malkomponiĝas (disputras) nur nekomplete. Marĉo konsistas el diversaj torf-tavoloj.

Sablo

rviuq   
Sablo estas nature okazanta, fajne dividita roko, konstituita de partikloj etendantaj laŭ grandeco de 0,063mm ĝis 2 mm. Individua partiklo en tiu ĉi grandeca etendo nomiĝas sabla grajno aŭ sablero. La sekva pli malgranda klaso en geologio estas ŝlimo, kiu havas partiklojn de sub 0,063 ĝis 0,004 mm grandece, kaj la sekva pli granda grandeco estas gruzo, kiu etendiĝas supren ĝis 64 mm (vidu grajna grandeco por la uzataj normoj).

Argilo

rviuq   
Argilo estas glueca knedebla grundo, konsistanta el aluminio kaj silicio kun eta kvanto de magnezio, fero, natrio, kalio kaj kalcio. Ĝi estas et-era mineralo (ergrando < 2µm).
En kemio sedimento estas precipitaĵo el suspensia aŭ pli-malpli solvita materio en senmova likvaĵo.
En biologio bakterioj (science: Bacteria) estas prokariotaj mikroorganismoj. Kiel ĉiuj prokariotoj ili estas unuĉelaj mikroboj kaj ne havas ĉelkernojn.
La 18-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 1701 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1800.

Комментариев нет:

Отправить комментарий