суббота, 6 августа 2016 г.

Scienca metodo

Estro povas esti: Socie, estro estas homo kiu havas sufiĉan povon por ordoni en iu socio aŭ pli malgranda socia organizaĵo. En videoludoj, la estro estas fortika kontraŭulo.
La vorton politiko (greke πολιτικός, koncernanta al πολις, "civito") vaste disvastigis la tiutitola verko de Aristotelo, kiu priskribas ŝtaton kaj ties regmanierojn. Do, se origine la vorto priskribis aferojn koncernantajn al civito (kaj do urbon kaj ŝtaton), kune kun la verko de Aristotelo disvastiĝis la senco de scienco kaj eĉ arto, tio estas lerta metio, eĉ artifike, rilata al la regado de ŝtato.
Politikisto estas profesiulo kiu laboras en politiko. En multaj demokratioj la termino estas ĝenerale uzata nur en elekt-kampanjoj, anstataŭ anoj de ŝtata burokratio. Tamen, tia distingo estas malpli klara en nedemokratiaj formoj de registaro
Ekonomiko aŭ ekonomiscienco estas socia scienco, kiu studas ekonomion: produktadon, distribuon kaj konsumadon de servoj kaj varoj. Ekonomiko komparas ankaŭ diversajn kaj eĉ kontraŭdirajn teoriojn de ekonomiaj sistemoj. Ĉefa celo de studado de ekonomikistoj estas homa konduto kaj bonstato. Ĝenerale oni dividas la ekonomikon en makroekonomikon kaj mikroekonomikon.
Ekonomikisto estas homo kiu pristudas ekonomikon kiel sciencon.
Botanikisto aŭ plantosciencisto estas tiu sciencisto kiu okupiĝas pri botaniko. La profesio apartenas al la biologoj.

Biologo

rviuq   
Biologo aŭ biologiisto estas sciencisto kiu studas biologion. Nome, biologoj studas organismojn kaj ilian interrilaton al ilia medio. Baza biologio estas esplorado por malkovri la fizikajn meĥanismojn kiel organismoj funkcias. Aplikata biologio estas esplorado por disvolvi aŭ plibonigi medicinajn, industriajn, aŭ agrikulturajn procezojn.
Astronomo aŭ astronomiisto estas sciencisto, kies fako estas astronomio. Multaj astronomoj laboras en observatorioj kun teleskopoj kaj kolektas informojn pri steloj, planedoj, galaksioj kaj aliaj objektoj en la kosmo. Astronomo analizas la kolektitajn informojn kaj helpas nin kompreni, kiel la universo kondutas.
Scienca esplorado difiniĝas per aro da agoj faritaj por plibonigi kaj pliigi la staton de scioj en scienca fako. Scienca esplorado estas ofte priskribita kiel aktiva, diligenta kaj kompleta procezo por malkovro, interpreto kaj repenso de faktoj. Tiu intelekta enketo produktas pli ampleksan komprenon de okazoj, konduktoj aŭ teorioj kaj konkretajn aplikaĵojn per leĝoj kaj teorioj.
La scienca metodo estas metodo por ekhavi komprenon bazitan sur kontroleblaj indikoj [1]. Ĝi estas la metodo per kiu la scienco evoluas. Tamen, ne ekzistas ununura metodo por ekzameni naturajn fenomenojn.
Sciencisto estas homo, kiu studas kaj aplikas sciencon kaj uzas sciencan metodon en sia esplorado.

Комментариев нет:

Отправить комментарий