суббота, 6 августа 2016 г.

Disketo

Angio

elfred   
Angio estas tubo en homa aŭ animala korpo, tra kiu fluas sango aŭ limfo. Ĝi estas komuna vorto por vejnoj, arterioj kaj limfotuboj. La nocio estas ankaŭ uzata en la botaniko por organaj tubetoj kondukantaj likvaĵon.
Glataj muskoloj troviĝas en la homa korpo ĉefe ĉe la kavaj organoj kiel sanga kaj limfa angio. Kompare kun la stria muskolo, ĝi kapablas malpli forte kun tiriĝi, sed dum pli longa tempo. La movo de glata muskolaro estas sen intenca volo.
La muskoloj de la korpo ebligas la moviĝon de la bestoj kaj la malgrandigon de kavaj organoj.
Manĝaĵo estas aĵo manĝata fare de vivaĵoj. Manĝaĵo estas la ĉefa fonto de energio por animaloj. Ĝi estas asimilita al la korpo pere de digesto. Ofte la vorto manĝaĵo ankaŭ entenas trinkaĵojn.

Karno

elfred   
Karno estas komunlingva vorto por molaj histoj, kontraste al la ostoj (la malmolaj histoj) unuflanke, sango kaj limfo (la likvaj histoj), aliflanke. Kelkaj uzas la vorton nur por la viando (kaj uzas "viando" nur kiam temas pri manĝaĵo), do ne por la haŭto, la intestoj, la koro ktp.

Viando

elfred   
Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj —normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj—, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj —la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj—. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj ani
Buĉisto estas iu, kiu preparas variajn viandojn kaj aliajn rilatitajn varojn por vendi. La etimologia origino de la vorto devenas el la merkata agado de la persono kiu vendis viandon de bouc [buk] (en la franca, kapro) kaj de tie boucher [buŜER] kaj de tie buĉisto.

Metio

elfred   
Metio estas manlabora profesio, precipe hejme aŭ et-industrie praktikata[1], kutime rilatanta al unu speciala fako (metio de ĉarpentado, de ŝufarado, de buĉisto, de meblisto).
Komputado estas la metio, arto kaj scienco pri la uzo, la konstruado kaj la ecoj de komputiloj. Se oni volas emfazi nur la sciencan flankon de ĝi, oni ankaŭ nomas ĝin komputoscienco. Ĉe la vorto komputiko kun la ne-oficiala sufikso -ik- tamen ne estas klare, ĉu ĝi celas nur la komputosciencon aŭ ĉiujn aspektojn de komputado.
Laŭ komputiko, disketo (aŭ diskedo aŭ moldisko) estas speco de ekstera memoro aŭ datumportilo en malmola plasta kvadrata ŝelo. Disketoj estas legata kaj skribita de diskturnilo (ofte mallongita laŭ la angla Floppy Disk Drive kiel FDD). Ĝi estas iufoje konata kiel moldisko por distingi ĝin de durdisko.
FAT (Angle 'File Allocation Table', Arkiva Lokaliza Tabulo) estas unu el la plej malnovaj dosieraj sistemoj.

Комментариев нет:

Отправить комментарий