суббота, 6 августа 2016 г.

Nomenklaturo

Osto (el greka ostéon) estas organo. Osto konsistas el osta histo kaj ceteraj histoj. Osto estas parto de skeletoj de kelkaj vertebruloj.
Piedsigno estas signo postlasita de piedo de homo aŭ alia besto sur la tero. Ĝi konsistas aŭ el premo de malmola objekto lasita en pli mola grundo aŭ en forlaso sur la grundo de io, kio gluis al la plandumo.

Spuro

rviuq   
Spuro havas plurajn signifojn. Spuro, kutime, estas postlasita enpremo, marko, signo, laŭ kiu eblas ekscii, kio aŭ kiu pasis, t.e. postsigno. Spuro, pri matematiko, estas la sumo de ĉiuj diagonalaj elementoj de matrico. Ŝpuro, pri veturiloj, estas largo de trako.

Abrazio

rviuq   
Abrazio - detruado de faco de materialoj pro moviĝantaj laŭ la faco eroj aŭ likvaĵo. Dum geologiaj periodoj da tempo abrazio havas grandan rolon en formado de reliefo. En teĥniko abrazio estas ankaŭ ofte uzata en farado de diversaj aparatoj kaj iliaj detaloj por doni al ili necesan formon kaj glatan facon.

Ungos

rviuq   
Ungo (unguis) estas korneca elkreskaĵo ĉe la ekstremo (sur la lasta falango) de homaj aŭ bestaj fingroj. Ĝi estiĝas per dikiĝo de la haŭta kerato. La ungo estas plata ĉe la primatoj, homo; ĉe la aliaj animaloj ĝi estas kurba, pinta estaĵo, kiu ĉe kelkaj bestoj (kato) estas entirebla. Oni nomas krifo ĉiun ungegon de sovaĝaj rabobestoj aŭ rabobirdoj (la nocio uzatas nun en poemoj).

Konko

rviuq   
Konko estas malmola, rigida tegaĵo, kiu estas kreskigata de moluskoj. Konkoj estas formataj el perlamoto interne kaj el kompleksa proteino konkiolino ekstere, kun tavoloj de kalcita aragonito kaj kalcia karbonato (CaCO3).
Karapaco (carapax) estas osteca, korneca, kalkeca aŭ ĥitina ŝelo, el unu peco. Ĝi kovras la dorson aŭ parton de dorso de diversaj animaloj, ekz. testudoj, krustuloj.

Fosilio

rviuq   
Fosilio estas objekto el antaŭa geologia epoko elfosita de homo(j) aŭ nudigita de erozio aŭ abrazio. Fosilioj donas gravajn informojn pri la tempo de sia ekesto, ekzemple pri tiamaj bestoj kaj plantoj. Ili ankaŭ ebligas eltrovi la proksimuman aĝon de la stonaĵo, en kiu ili konserviĝis.
La Paleontologio [1] pristudas la historion de la vivo sur la Tero, la praajn plantojn kaj animalojn, laŭ la indikoj de fosilioj. La vorto devenas de sciencaj grekaj radikoj: palaios (malnova) + ontos (estaĵo) + logio (scienco).
La nomenklaturo [1] aŭ nomaro estas sistemo de nomoj por iuspecaj objektoj. ĝi estas uzata en iu scienco aŭ industrio. pli simple ol terminaro, ĝi kutime enhavas nur nomojn kaj ne enhavas difinojn. eventuale ĝi indikas la rilatojn inter terminoj: ke iu estas specifa nocio de alia kaj tiel plu.
Internacia Komisiono pri Stratigrafio okupiĝas pri stratigrafio en la globala skalo. Ĝi estas la plej granda scienca organizo enkadre de Internacia Unuiĝo de Geologiaj Sciencoj. Unu el la ĉefaj celoj de la Komisiono estas establi la normon por globala geologia temposkalo per stimulado de internaciaj kaj malfermaj debatoj inter paleontologoj.

Комментариев нет:

Отправить комментарий